[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Fino de la Zamenhofa jaro 2017 : Esperanto en UNESKO

lasta ŝanĝo je la 18a decembro 2017

tiu artikolo en la franca: Clôture de l’année Zamenhof 2017 : L’espéranto à l’UNESCO

Fino de la Zamenhofa jaro 2017 : Esperanto en UNESKO

Dum la antaŭa Ĝenerala Konferenco de UNESKO, en 2015, laŭ la propono de Germanio, Pollando kaj Ĉekio, Doktoro Zamenhof eniris la liston de la honorindaj famuloj dum 2017. Tiu jaro iĝis por la Esperanto-mondo «jara Zamenhof» kaj ne mankis renkontiĝoj, forumoj, kolokvoj dum kiuj estis montritaj la diversaj aspektoj de la kreinto de Esperanto : lingvisto, kuracisto, tradukisto, verkisto, filozofo kaj homaranisto. Sed la ĉefa aranĝo dediĉita al tiu jaro Zamenhof okazis en Parizo, ĉe UNESKO la 11an de decembro .

Dank’al la invito kaj streboj de la pola Delegacio de Pollando kaj investiĝo de la Ambasadorino, Krystyna Zurek, kun la financa helpo de la pola delegacio, Esperantic Studies Foundation, Esperanto-France, UEA kaj SAT kaj la sindediĉa laboro de François Lo Jacomo, Barbara Despiney kaj homoj el pariza regiono, la fermo de tiu Zamenhof-jaro povis sukcese disvolviĝi.

Estris la kunvenon nia regionanino Renée Triolle el La Ciotat dum Monique Arnaud el Gap kontrolis la invititojn, (kvar centoj de reprezentantoj de NeRegistaraj Organizoj, funkciuloj de UNESKO, lingvistoj, posteuloj de Zamenhof, esperantistoj aŭ amikoj de Esperanto).

Post salutvortoj de la ambasadorino kaj de la pranepino de Zamenhof, Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof, kiu unuafoje anstataŭmis sian patron, salutis la reprezentanto de la Ĝenerala Direktorino de UNESKO, Frank La Rue. Respondis al li la vic-prezidanto de UEA, Stephan Mac Gill, en la angla. Venis neatendita saluto en Esperanto de la estrino de la programo de UNESKO pri Monda Heredaĵo, mem esperantsitino ! Poste sekvis du grupoj da prelegetoj, en la franca kaj Esperanto .

Slavisto el la universitato de Lausanne (Svislando), Sébastien Moret klarigis kiel venkis Esperanto inter la artefaritaj lingvoj, kiuj multis en tiu periodo, ne pro akuztivo aŭ ĉapelitaj literoj sed pro «la interna ideo» kaj humaneco kaj modesteco de ĝia kreinto. Sekvis historiisto el la universitato de Cergy-Pontoise, Jean-Claude Lescure, kiu parolis pri «Esperanto, fronte al tutmondiĝo». Sendepende de la diversaj uzantoj, Esperanto frontas la ŝtaton-nacion, kiu ĉefe en Francio ne ŝanĝis sian opinion de jarcento kaj daŭre konsideras ĝin kiel minacon por la franca. Sed kiuj estas la esperantoparolantoj ? Al tio respondis Guilherme Fians, el Brazil, nun doktoriĝanta en Manĉestero (Britio) analizante «esperanton, nuntempe kaj fronte al sia estonto : komunumo kaj siaj komunikiloj».

Fakulo pri la modernaj komunikiloj estas Chuck Smith, ĵus elektita «Esperantisto de la jaro», kiu koncize, bildigis la «modernajn komunikilojn serve al Esperanto», kies premieron povis ĝui marselajnoj. La jara evento restas la aperigo de «Kuriero de UNESKO» ankaŭ en Esperanto dank’al la persistemo de ĉina agronomo, Trezoro Huanh Yinbao, kiu rilatis kun UNESKO, trovis tradukistojn kaj ekfinancis la tri unuajn numerojn. Distribuitaj estis ekzempleroj por komuna foto. Por fini, intervenis Ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando, Girogio Novello. Li mem estas esperantisto, sed pro transdono de la Nobelpremio pri Paco, li devis esti en Oslo kaj sendis registritan mesaĝon. Lia entreprenemo kaj certeco, ke Esperanto estas kvazaŭ nova lingvo por UNESKO ĉar aŭdaca kaj interŝanĝa kaptis la atenton de kolegino-ambasadorino !

Dum la bonvena kafo pagita de Esperanto-France kaj la aperitivo pagita de la pola Delegacio, eblis interŝanĝi, diskuti, legi la afiŝojn ekspoziciitajn kaj diversajn librojn. Tion faris ankaŭ preterpasantoj survoje al aliaj aranĝoj : Homaj Rajtoj, indiĝenaj lingvoj, renovigeblaj energioj kaj interkulturo.

La programo, kompleta en la esperanta kaj la franca disponeblas ĉi tie.

En la sama rubriko: