[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2019-10-19 Provencanoj bone defendis la verdan standardon en internacia (...)

lasta ŝanĝo je la 18a oktobro 2019

tiu artikolo en la franca: 2019-10-19 Les espérantistes provençaux obtiennent des médailles lors de la compétition de natation naturiste

2019-10-19 Provencanoj bone defendis la verdan standardon en internacia naturista naĝkonkurso

Unuafoje tiun jaron, naturistaj esperantistoj povis partopreni internacian naĝkonkurson en Parizo kaj defendi la kolorojn de Esperanto tra nia asocio INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). La naĝkonkurso okazis la 19an de oktobro 2019, kaj estis parto de tritaga semajnfino kun multaj eventoj.

Membroj de Espéranto-Provence konsistigas la plej grandan parton de la INOE-teamo. Krome, inter la naturistaj naĝantoj de INOE, nur la provencanoj obtenis medalojn.

Ni gratulas :
. Chantal pro ŝiaj du oraj medaloj,
. Rosy pro ŝia bronza medalo,
. Mikaelo pro lia bronza medalo.

INF-FNI organizas ĉiujare internacian naĝkonkurson en oktobro. Dum tiu evento, ĉirkaŭ du cent naturistaj naĝantoj de diversaj nacioj konkursas en diversaj naĝoj por akiri medalojn. Ekde tiu ĉi jaro, Esperanto, tra INOE, estis agnoskita samnivele kun la grandaj nacioj. Tio signifas, ke maksimume 42 naturistaj esperantistoj povis aliĝi al la naĝkonkurso kaj naĝi por defendi la kolorojn de la internacia lingvo en tiu evento. La tuta evento ĉiam okazas en tute amika kaj internacia etoso. La ĉefa celo estas partopreni en la evento, oni ne estas devigata esti bonega naĝanto por aliĝi !

Tiun-ĉi jaron 7 naĝantoj kaj 1 subtenantino partoprenis la eventon. Ni konkursis per brustonaĝo, dorsonaĝo, libera stilo kaj multnaĝstila stafetkonkurso ! Ni defendis la verdan standardon fronte al aliaj nacioj. La evento ĉiam okazas en samtempe konkura spirito kaj tute amika etoso.

En la sama rubriko: