[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Nova numero de «UNESKO-Kuriero»

lasta ŝanĝo je la 19a novembro 2019

tiu artikolo en la franca: Nouveau numéro du « Courrier de l’UNESCO »

Nova numero de «UNESKO-Kuriero»

UNESKO-Kuriero ekaperis en 1946.
Kiel grava komunikilo por disvastigi la ideojn de Unesko kaj promocii la interkulturajn dialogojn, la revuo iam ludis gvidan rolon por disvolvi la misiojn de UNESKO en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas.

En majo 2017, UEA lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de UNESKO-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio.

Jen la nova numero :

Ĝis nun aperis 9 aliaj numeroj en nia lingvo.

Abono por la papera versio ĉe la libroservo de UEA ; jarabono : 50 €.

La reta versio estas senpaga.

En la sama rubriko: