[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Esperanto en Var-Matin

lasta ŝanĝo je la 1a decembro 2022

tiu artikolo en la franca: L’espéranto dans Var-Matin

Esperanto en Var-Matin

Fine de septembro 2022 estis kreita nova konversacia rondo, «Esperanto-kafumado», en Lorgues (83), iniciatita de Jean-François Cousineau.
Ĉi tiu rendevuo okazas ĉiumonate la lastan ĵaudon, ekde la 17-a, en la kafejo-restoracio «Carnets de voyage», 12 avenuo Allongue, en Lorgues.

Ĉi-okaze, la redakcio de Var-Matin proponis al Jean-François longan intervjuon, publikigitan dimanĉon la 6-an de novembro en la rubriko «Var-Teritorioj - La dimanĉa portreto».

La unua kunveno okazis en amikecplena etoso ĵaŭdon la 29-an de septembro 2022.
Se vi havos okazon pasi tra Lorgues iun lastan monatĵaŭdon, ne hezitu aldoniĝi al la grupo, kiu plezure akceptos vin (sen krokodili !).

En la sama rubriko: