[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > EsKu - Esperanto-Kulturo - estas lanĉita

lasta ŝanĝo je la 29a oktobro 2021

tiu artikolo en la franca: EsKu - Esperanto-Kulturo - une nouvelle chaîne YouTube

EsKu - Esperanto-Kulturo - estas lanĉita

EsKu - Esperanto-Kulturo - estas nova JuTuba kanalo dediĉita al nia kulturo kaj nia movado.

La celo de EsKu estas inkluzivi filmetojn rilatantajn al diversaj aspektoj de la Esperanta Kulturo, historiaj kaj nuntempaj.

La historiaj temoj inkluzivos pra-esperantajn lingvojn, la vivon de Zamenhof, Universalajn Kongresojn, Esperantajn organizaĵojn, gravajn aŭtorojn, malkonsentojn en la Esperanta movado, interalie...

La nuntempaj aspektoj de la Esperanta Kulturo estos pritraktitaj dank’ al serio de intervjuoj de diversaj spertuloj.

La kanalo estis lanĉita de Pascal Vilain kaj Thierry Spanjaard.

La EsKu kanalo estas atingebla ĉi tie. Ne hezitu tuj aboni al la kanalo por certi nenion maltrafi.

En la sama rubriko: