[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2020 - 07/08/09 : Monda Festivalo de UEA

lasta ŝanĝo je la 21a julio 2020

tiu artikolo en la franca: 2020 - 06/20-09/20 : Festival Mondial de l’UEA

2020 - 07/08/09 : Monda Festivalo de UEA

Nuligo de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu devis okazi la unuan semajnon de aŭgusto en Montrealo, Kanado, produktis inversan respondon : okazas pli multa agado en la Esperanto-mondo ol iam antaŭe – kaj ĝi efektive rondiras la mondon.

Lanĉite la 20an de junio, trimonata virtuala Monda Festivalo de Esperanto ne nur inkluzivas tutan serion da aranĝoj ligitaj al Unuiĝintaj Nacioj, sed kunligas multajn aliajn aktivecojn de pluraj aliaj organizoj.

La esperantista instruista ligo ILEI okazigas sian unusemajnan jaran kongreson rete, tiel multigante la nombron de partoprenantoj longe preter la nombroj atenditaj por surloka konferenco.

La 76a Internacia Junulara Kongreso havas similajn atendojn – kaj pli kaj pli da organizoj kaptas la okazon de tiu tutmonda festivalo, kiu entenos prelegojn, diskutojn, artajn aranĝojn, koncertojn, kaj multajn aliajn okazojn por aŭdi kaj paroli Esperanton.

La Universala Kongreso de Esperanto tamen okazos kiel virtuala aranĝo de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto.

Pri estontaj aranĝoj vidu https://mondafest.net/programo/

En la sama rubriko: