[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2020-10-1/4 - KAEST : Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco (...)

lasta ŝanĝo je la 27a septembro 2020

2020-10-1/4 - KAEST : Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

KAEST2020, la Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (1-4 de oktobro 2020) : https://kaest.ikso.net/2020/ La 2020a temo estas “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”.

Oni povas rigardi bonegan filmeton pri diversaj scienckampoj kiu enhavas klarigojn de altnivelaj esploristoj kaj esperantistoj. Esperantujo estas plena je sciencemuloj ! 12 esperantistoj rakontas pri siaj fakoj (astrofiziko, molekula medicino, teoria komputiko, robotiko, matematiko, sociologio, fiziko kaj pluraj aliaj).

https://www.youtube.com/watch?v=PlbMPEvaUFQ

Samokaze oni povas sininteresi pri pluraj Jutubaj kanaloj kiuj traktas pri sciencoj en Esperanto :

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 organizis ilin la scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj, tiam sub la mallongigoj AEST aŭ SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Post paŭzo ekde 1998 daŭrigis la organizadon Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH. Ekde 2010 transprenis la organizadon E@I.
En 2020 ĝi unuafoje estos virtuala evento.
La ĉeftemo de KAEST 2020 estas : “Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon”.

En la sama rubriko: