[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > Claude Nourmont forlasis nin.

lasta ŝanĝo je la 4a marto 2022

tiu artikolo en la franca: Claude Nourmont nous a quittés.

Claude Nourmont forlasis nin.

Je la 25-a de februaro 2022 forpasis Claude Nourmont.

Jam de pli ol 40 jaroj, ŝi loĝis en Luksemburgujo kun sia edzo, la brita esperantisto Brian Moon.
Claude naskiĝis la 23-an de oktobro 1945 en Rouen (nord-okcidenta Francujo).

Profesie ŝi laboris kiel instruistino.

Inter 1975 kaj 1977 ŝi estis prezidanto de TEJO.
Poste ŝi estis elektita ĝia honora prezidanto.
Ŝi aktivis ankaŭ por STELO (Studenta Tutmonda Esperanto Ligo).
Dum pluraj jaroj ŝi estis komitatano (C kaj A por Francujo) de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Krome ŝi estis vicprezidanto de tiu institucio de 2004 ĝis 2013 kaj prezidanto de LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998.
Posedante loĝejon en Aix-en-Provence, Claude estis membro de nia federacio Espéranto-Provence.

Ŝi kunlaboris kun pluraj Esperantaj gazetoj. De 2005 ĝis 2022
ŝi respondecis pri la arta rubriko de la revuo «Monato».
Ekde 2003 ŝi estis redaktoro de «Le Monde de l’Espéranto», dulingva gazeto de Espéranto-France.
Ŝi ankaŭ kontribuis por la periodaĵo «La Ondo de Esperanto».

En sia nekrologa artikolo, la retejo «Edukado.net» trafe resumis la gravecon de Claude Nourmont por la esperantista komunumo : “Claude estu modelo por ni pri sindediĉo kaj sindonemo, senlacaj laboregoj por la movado”.

Ni esprimas niajn kondolencojn al ŝia edzo, ŝiaj familianoj kaj al ĉiuj amikoj kaj samideanoj, kiuj konis ŝian malavaran sindonemon.

(parte el la Fejsbuka paĝo «Esperanto Ilustrita»)

En la sama rubriko: