[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > La danĝera lingvo, de Ulrich Lins, en la franca.

lasta ŝanĝo je la 4a julio 2022

tiu artikolo en la franca: La langue dangereuse, d’Ulrich Lins

La danĝera lingvo, de Ulrich Lins, en la franca.

«La Danĝera Lingvo» estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto originale verkita en Esperanto de la historiisto kaj japanologo Ulrich Lins en 1988 kaj plurfoje reeldonita, laste en 2016.

En la historio de Esperanto, krom obstakloj kaj kalumnioj kaj subpremoj, ekzistis ankaŭ malpermesoj kaj persekutoj.
La libro pritraktas la persekutojn kontraŭ la Esperanto-movado, precipe en la nazia Germanio kaj en stalinisma Sovetunio, sed 32 paĝoj estas dediĉitaj ankaŭ al persekutoj en Orienta Azio : Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1993.

La franca traduko, kiu ĵus aperis, estas traduko de la teksto de 2016.
Tiu teksto estis plene reviziita kaj pliriĉigita danke el fontoj alireblaj post la forfalo de la Berlina Muro.
Ĉi tiu franca versio estas frukto de laboro de tuta esperantistaro, kiu dum du jaroj kaj duono tradukis, reviziis kaj plibonigis la tekston, respektante la aŭtoran stilon.
Kompletigas la tekston multnombraj notoj kaj referencoj.

La francan tradukon kunordigis Dieumegard.

Jen la unua kaj kvara paĝoj de la franca versio.

La libro est disponebla ĉu en papera versio (475 paĝoj, formato A5) ĉu en PDF-formato.

Eblas mendi ĝin ĉe via librovendejo...
aŭ rekte ĉi tie en la retbutiko de la eldonejo l’Harmattan

En la sama rubriko: