[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2017-08-26 - Itala kongreso en la Golfo de Taranto 2017

lasta ŝanĝo je la 30a julio 2017

2017-08-26 - Itala kongreso en la Golfo de Taranto 2017

Ĉu vi kapablas naĝi ?
Se vi kapablas naĝi aŭ stiri velboaton, vi povos alveni al la kongreso kune kun la jaĥto, kiu trakrozados la tiel nomatan Golfon de Taranto, parton de la Jonja Maro inter Italujo kaj Grekujo. Ni esploros la malgrandajn havenojn kaj la marbordajn urbetojn, lernos stiri velboaton kaj ĉefe lernos la terminojn en Esperanto, kiuj estas necesaj por fariĝi maristo dum la semajno antaŭ la kongreso (interalie la sonon ĥ, pro kiu ni mendis jaĥton).
Se vi nek naĝas nek boatas, vi povas alveni per la kutimaj veturrimedoj (aviadilo, aŭtobuso, vagonaro, aŭtomobilo, ktp.). Vi trovos ĉiujn indikojn en http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm. Cetere nia kongreso certe estos la plej granda kongreso en Eŭropo en 2017 kaj la plej interesa por movaduloj (temoj pri informado kaj revuoj), partneroj (kurso de Esperanto kaj sunbruniĝo ĉe la maro), kleruloj (rilatoj inter Platono kaj Esperanto), gejunuloj (nokta programo sen ĝenaj plenkreskuloj), turistoj (katedraloj kaj praepokaj arĥeologiaj lokoj senfinaj kaj pogrande), mediteraneanoj (diskutoj pri Esperanto en la sudo de Eŭropo).
Se vi ne kapablas manĝi per bastonetoj kaj tial ne iras al Seulo, vi devas veni al ni. Iru al http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm kaj aliĝu.
La LKK


Vidi konektite : Oficiala retpaĝaro


Informitale
Itala Esperanto-Federacio – <fei@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo – <iej@esperanto.it>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano – Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/

En la sama rubriko: