[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Lingva vivo > 2018-03-12 - La Internacia letertago en antikva Samarkando

lasta ŝanĝo je la 2a marto 2017

2018-03-12 - La Internacia letertago en antikva Samarkando

Sendu mesaĝon al Samarkando (Uzbekio) akoze de la Printempa festo «Naŭruz», unu el la plej gravaj festoj en Mezoriento, kiu salutas la renoviĝon de la naturo kaj ankaŭ de la bondeziroj.

LA INTERNACIA LETERTAGO « ASSALOM, NAŬRUZ ! » (« SALUTON, NAŬRUZ ! ») EN 2750-JARA SAMARKANDO

Karaj amikoj, samideanoj, kolegoj,

Printempo estas ĉi tie kaj baldaŭ, la 21-an de marto, venos Naŭruz, orienta Novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekio kaj pluraj aliaj landoj. Ni kredas, ke dum tiu ĉi festa sezono vi ĝuas renovigitajn esperojn kaj revojn, same kiel agrablajn rememorojn pri la pasintaj celebraĵoj. Naŭruz (signifanta Nova tago) estas popola simbolo de vekiĝanta naturo, printempo, bono, paco kaj nova vivo. Menciindas, ke Naŭruz-festo estas enskribita sur la Reprezentan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Bonvolu sendi viajn gratulleterojn, eventualajn pensojn pri Naŭruz-festo ktp, laŭeble, ĝis la 12-a de marto 2018 al nia retadreso : imps86 <ĉe> yahoo com, kvankam la reeĥoj estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj. La plej interesaj kontribuaĵoj aperos en nialanda gazetaro.

Intertempe, akceptu niajn elkorajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de alveno de Naŭruz ! Fartu bone kaj havu agrablajn printempajn tagojn plenajn je natura vekiĝo, fruktodona renoviĝo, blua ĉielo, birdaj kantoj, florantaj ĝardenoj, malavaraj sunradioj, ridetoj… !

Ni kore deziras al vi, viaj familianoj kaj al ĉiuj niaj samteranoj belan Naŭruz-feston kaj bonan kaj fruktodonan novan jaron en sano, bonhumoro kaj feliĉo ! Ni volus dividi kun vi ĝojon de renaskiĝo de vivo, suna varmo, hela espero, amo, paco, amikeco kaj kreiva inspiro.

Atendante viajn baldaŭajn reeĥojn, ni antaŭdankas pro viaj asisto kaj eventuala kunlaboro.

Geografie malproksime, sed printempe proksime via,

Anatoli Ionesov
Klubo de Interpopola Amikeco «Esperanto»
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Respubliko Uzbekistano

retadreso : imps86 <ĉe> yahoo com

En la sama rubriko: