Hejmpaĝo > Esperanto en Provenco
Esperanto en Provenco
Alain Rémy, prezidanto de Esperanto-Provence, forpasis
Alain Rémy, 75-jaraĝa, prezidanto de Espéranto-Provence mortis en bicikla akcidento la 31-an de julio 2024, en Pollando.
Aliĝu al nia federacio por la jaro 2024 !
Ĉu vi emas realiĝi al Espéranto-Provence en 2024, aŭ unuafoje iĝi membro de nia federacio ? Antaŭdankon pro via subteno !
Federacio Esperanto-Provenco
Alpoj, Mediteraneo, lavendo-kampoj kaj olivarbejoj… jen nomoj, kiuj elvokas nian belan Provencon !
Ĉi tiun nomon trafe elektis nia federacio : « Esperanto-Provenco », por zorgi pri la Internacia Lingvo en la Sud-regiono (Provenco-Alpoj-Lazura Marbordo) kaj en Korsiko.