[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Esperanto en Provenco > Politiko de Esperanto-Provenco pri personaj datumoj

lasta ŝanĝo je la 4a januaro 2020

tiu artikolo en la franca: Politique d’Espéranto-Provence concernant les données personnelles

Politiko de Esperanto-Provenco pri personaj datumoj

Esperanto-Provenco protektas viajn privatecon kaj personajn datumojn. Ĉiuj informoj, kiujn vi sendas al ni estas uzataj de Esperanto-Provenco diskrete kaj konforme al la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR - EU 2016/679). Ĉi tiu reteja privateca politiko priskribas, kiel ni uzas kaj prilaboras la informojn, kiujn ni kolektas pri vi kiam vi vizitas nian retejon. Uzante nian retejon, vi akceptas ĉi tiun privatecan politikon. Vi donas vian permeson meti kuketojn en vian komputilon, permesante kuketojn en la retumilaj agordoj.

La efektiva dato de ĉi tiu privateca politiko estas la 18a de septembro 2019. Ni rezervas al ni la rajton ĝisdatigi tiun dokumenton kaj modifi ĉi tiun privatecan politikon.

Kiujn informojn ni kolektas ?

Nia retejo ne kolektas personajn informojn pri vi aŭ viaj profilo, preferoj, ktp. Tamen ĝi povas kolekti anonimajn informojn pri vi, ekz. pri via uzmaniero de nia retejo. Ĉi tiuj informoj povas inkluzivi vian IP-adreson, la retumilon kiun vi uzas, informojn pri la mastrumilo de via komputilo, kaj paĝojn kiuj estis montritaj al vi. Ni povas uzi la informojn nur por teknikaj celoj.

Ni kolektas nur la personajn informojn, kiujn vi propravole sendis al ni. Ekzemple, kiam vi kontaktas nin retpoŝte, telefone aŭ persone, viaj nomo kaj retpoŝta adreso estas petitaj. Se vi volas, vi povas ankaŭ diskonigi vian telefonan numeron kaj pliajn informojn sur la kontaktilo.

Kiel ni uzas viajn informojn ?

● Pritrakti kaj respondi kontaktajn petojn,
● Prezenti la enhavon de nia retejo en maniero plej taŭga por via aparato,
● Kontroli la uzon de nia retejo kaj plibonigi la retejajn funkciojn kaj la sperton de la uzanto,
● Laŭleĝe informi vin pri niaj servoj,
● Plibonigi viajn konektojn.

Ĉu viaj informoj estos diskonigitaj al kromaj personoj ?

Ni ne diskonigas viajn personajn informojn al kromaj personoj eksteraj al Esperanto-Provenco, al Unuiĝo Franca por Esperanto (Esperanto-Francio) aŭ al la lokaj kluboj ligitaj kun Esperanto-Provenco. Ĉiu informo, kiun ni kolektas, estas uzata nur laŭ manieroj klarigitaj en ĉi tiu privateca politiko. Nur niaj komitatanoj, kiuj bezonas la informojn por plenumi siajn taskojn, rajtas uzi la informojn. Viaj informoj ne estas diskonigitaj al aliaj organizaĵoj por komercaj celoj.

Kiel vi povas modifi vian privatecon ?

Vi rajtas kontroli, kiujn personajn informojn ni stokas pri vi, fari ŝanĝojn en ili kaj se vi deziras, peti ilian forigon. Petoj rilataj al demandoj pri privateco povas esti senditaj aŭ retpoŝte al provence.esperanto<ĉe>laposte.net aŭ poŝte al Renée Triolle, Bello Bauco, 694 chemin de la Civade verde, 13600 La Ciotat, Francio.

Por malebligi ricevon de pluaj retmesaĝoj aŭ por malaboni la servojn, bonvolu sendi retmesaĝon al provence.esperanto<ĉe>laposte.net aŭ leteron al Renée Triolle, Bello Bauco, 694 chemin de la Civade verde, 13600 La Ciotat, Francio.

Kvankam verŝajne eta estos pleparto de la ŝanĝoj, Esperanto-Provenco eble modifos sian Privatecan Politikon de tempo al tempo, laŭ sia propra iniciato. Ĉiuj ŝanĝoj, kiujn ni faros estonte al nia privateca politiko, estos afiŝitaj sur ĉi tiu paĝo.

En la sama rubriko: