[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > ZEO-j en la regiono SUD/PACA > ZEO en PACA - 3 : Cagnes-sur-Mer (06)

lasta ŝanĝo je la 20a januaro 2026

tiu artikolo en la franca: OZE en PACA - 3 : Cagnes-sur-Mer (06)

ZEO en PACA - 3 : Cagnes-sur-Mer (06)

Por scii, kiuj ZEO-j troviĝas en via departemento aŭ regiono, unu el la fontoj estas paĝo de Vikipedio, kiu listigas ilin laŭ landoj kaj urboj.

Eblas tie trovi, ke ekzistas ZEO en Cagnes-sur-Mer (06) : «Rue du Dr. L.L. Zamenhof, Auteur de l’Espéranto - 1959-1917».
(Eĉ estas aldonitaj tre precizaj indikoj - dato : 25-a de decembro 1933 kaj situo : komenco kaj fino ĉe Av. de la Gare / Av. des Reynes)

Nek la urbodomo nek la turismoficejo de Cagnes-sur-Mer kapablis doni informojn pri tiu strato.
Sed la urba arkivejo donis la jenajn indikojn :
"Strato Zamenhoff (tiel !) estis kreita la 23-an de marto 1932 (kaj ne 1933-12-25) sed jam la 15-an de februaro 1939, decido de la urba konsilio donis al la strato novan nomon : Rue Charles Blakas (nun ne plu ekzistanta).

La listo de ZEO-j kreita de SAT-Amikaro ne mencias ĉi tiun straton.

En la sama rubriko: