[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > ZEO-j en la regiono SUD/PACA > ZEO en PACA- 1 : Aix-en-Provence

lasta ŝanĝo je la 4a julio 2022

tiu artikolo en la franca: OZE en PACA- 1 : Aix-en-Provence

ZEO en PACA- 1 : Aix-en-Provence

la strata nomplato

la bushalteja nomplato

kaj la granita slabo

Pri ĉi tiu granita slabo, jen tio, kion skribis Daniel Moirand, tiama klubestro de la Eo-grupo de Aix, en la n° 98-a de Eventoj :

"La 4-an de Majo de tiu ĉi 1996-a jaro, la urbaj instancoj de Aix-en-Provence, apud Marsejlo en suda Francio, starigos memorigan slabon honore al L.L. Zamenhof. Tion nia grupo atingis post multjaraj klopodoj.
La monumento konsistos el duoncirkla granita bloko kun bronza medaliono reprezentanta la kapon de Zamenhof en juna aĝo. Ĝi surhavas duoblan surskribon, en Esperanto kaj en la franca lingvo, pri la fakto, ke li kreis Esperanton, la internacian lingvon, en 1887. Oni lokigos tiun blokon ĉe la vojkruciĝo de du stratoj : rue des Espérantistes (strato de la Esperantistoj) kaj alia avenuo de nia urbo. Tie centre kuŝas vasta cirklo kun herboj kaj arboj. La monumento staros piede de unu el la tieaj pinoj."

En la sama rubriko: