[ ../IMG

Espéranto-Provence

lasta ŝanĝo je la 8a aprilo 2022

tiu artikolo en la franca: Qu’est-ce qu’un OZE ?

Kio estas ZEO ?

En 1934, laŭ la artikolo «Stratoj kaj monumentoj» de la Enciklopedio de Esperanto, ekzistis pli-malpli 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhof estis speciale honorata ; tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.

En 1997, Hugo Röllinger publikigis la libron «Monumente pri Esperanto - ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-objektoj en 54 landoj», rezulto de lia longa serĉado.
Post tiam, Raymond Boré kaj Robert Kaminski daŭrigis lian laboron kaj aldonis novajn kreitajn aŭ trovitajn ZEO-ojn al la listo, kaj publikis la rezultojn sur retpaĝo.
Dum aprilo 2001, ilia nombro en lia registro estis kreskinta al 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj.
En 2008, la nombro atingis 1400 (Robret Kaminski).

Tra Interreto, oni povas trovi kelkajn listojn de ZEO-j, por unu lando (ekzemple hungara listo), unu temo (ekzemple listo de ŝipoj).
Vikipedio enhavas listojn de ZEO-j laŭ landoj, kiuj celas disponigi la plej ĝisdatajn informojn pri la ZEO-oj.

(fonto : Vikipedio)

En nia sud-orienta regiono de Francio, SUD/PACA, estas pluraj ZEO-j, kiujn ni prezentos laŭ alfabeta urbo-ordo en sekvaj artikoloj.

En la sama rubriko: