lasta ŝanĝo je la 6a oktobro 2024
2025-03-15/22 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno
Elstaraj instruistoj prelegos dum la MES - Mediteranea Esperanto-Semajno - kiu okazos en Les Issambres, de la 15-a ĝis la 22-a de marto 2025.
La prelegoj de la MES estos faritaj de teamo de elstaraj instruistoj !
Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Rodica Todor
Loĝas en urbo Braşov (Braŝovo), Rumanio.
Studis en la Universitato Bukareŝto – Fakultato pri psikologio.
Deĵoris ĉe Rumanaj Ŝtataj Fervojoj en la Hospitalo por fervojistoj de Braŝovo kiel psikoterapeŭto (klinika psikologo) ; nun emerita.
Ekde 1994 membras en la Rumana Esperanto Fervojista Asocio (REFA) kaj en la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).
Kadre de rumana fervojista E-movado :
Ekde 1995 estis komitatano de REFA (Rumana Esperanto Fervojista Asocio) kaj inter 2001-2010 havis la oficon de Prezidanto de REFA.
Agadis kaj agadas ankaŭ en la internacia E-movado :
Ekde 2010 estas Prezidanto de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) kaj Prezidanto de Teknika Komisiono de IFEF ĉe FISAIC (Internacia Federacio de Artaj kaj Intelektaj Asocioj de Fervojistoj).
Estas Individua Membro de UEA kaj Komitatano A de IFEF ĉe UEA.
Estas membro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Gvidis E-kursojn dum pluraj staĝoj en la kastelo Grezijono, Pluezek, Argentière/Chamonix, Les Issambres kaj en Braŝovo.
En 2006, 2007, 2008 partoprenis prelegturneojn en Francio, kie ŝi prezentis Rumanion en pli ol 25 E-kluboj.
Ekde 2005 ĝis 2017 organizis kaj ĉiĉeronis ĉiun jaron 12 tagan ekskurson tra Rumanio por esperantistoj el ĉiuj kontinentoj.
Dum MES 2025, Rodica Todor prelegos pri Via Transilvanica
Via Transilvanica estas itinero en Rumanio kun totala longeco de proksimume 1400 km, kiu komenciĝas en la Nord-Oriento de Rumanio kaj finiĝas en Sud-Okcidento, ĉe la bordo de la Danubo. Ĝi estas la plej longa turisma vojo en Rumanio, komencita en 2018 kaj inaŭgurita en 2022. Pli ol 400 komunumoj kaj centoj da volontuloj partoprenis por konstrui ĝin dum 4 jaroj.
Ĝin povas piediri, bicikli aŭ rajdi, elektante memstare regionon, distrikton, aŭ personan itineron por nur kelkaj tagoj. Oni celis unuigi simbolajn regionojn de la lando, aktivigi komunumojn malmulte konataj, helpi la malkovron de naturaj belaĵoj kaj valoraj heredaĵoj de Rumanio.
Kurso 2 - Paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel Fischer-Kotowski
Mi esperantistiĝis en 2005 kaj dum preskaŭ 20 jaroj mi havis la bonŝancon povi uzi Esperanton ne nur en kongresoj kaj klubvesperoj, sed ankaŭ hejme kaj en la labora vivo. Mi diplomiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato Adam Mickiewicz en Pollando, kun specialiĝo pri literaturo kaj tradukado. Poste mi revenis al la universiato por la Instruista Trejnado, en kiu mi lernis kiel bone instrui Esperanton. Dum unu jaro mi volontulis en la Centra Oficejo de UEA, poste mi estis ankaŭ redaktoro de la Jarlibro kaj la junulara revuo Kontakto. Nuntempe mi redaktas la revuon de Esperanto Nederland : Fenikso.
En mia profesia vivo mi estas bibliotekisto. Mi laboris en la Nacia Biblioteko de Pollando, kie mi estis parto de la teamo pri la nacia bibliografio, respondeca pri eksterlandaj libroj. Nun mi loĝas en Nederlando, kie mi havas similan laboron – en la Reĝa Biblioteko en Hago mi zorgas pri registrado de periodaĵoj en la nacia bibliografio.
Mi instruas Esperanton ekde 2019. Ĉefe per la reto mi donas grupajn kaj individuajn lecionojn, mi aktivas ankaŭ en la programo Ekparolu ! de edukado.net, kie spertaj esperantistoj paroligas la novulojn. Mi regule gvidas kursojn en la kastelo Grésillon kaj en la nederlandaj studsemajnfinoj.
Paroliga-kleriga kurso pri la Esperanto-literaturo
En la kurso dum Mediteranea Esperanto-Semajno ni okupiĝos pri la Esperanto-literaturo. Ni priparolos la evoluon ekde la Zamenhofa revo ĝis la nuntempo. Sed ne zorgu, ne temos pri enuaj universitataj lekcioj kun multaj datoj kaj faktoj por memorigi !
Menciiĝos la plej gravaj verkoj kaj verkistoj, ni kune legos interesajn fragmentojn kaj priparolos ilin. Se vi volos, vi povos rakonti pri viaj ŝatataj libroj kaj doni rekomendojn al la aliaj kursanoj. Se vi ankoraŭ ne legis multe, ne timu – vi havos okazon inspiriĝi kaj noti kelkajn interesajn titolojn en via notlibro por legi la librojn post la kurso. Bonvena estas ĉiu persono kun la minimuma lingvonivelo B1 – negrave, ĉu vi jam multon legis aŭ ĉi vi nur komencas vian aventuron kun la Esperanta literaturo.
Prelego pri la historio de la Universala Kongreso
Universala Kongreso de Esperanto estas unu el la plej longdaŭraj internaciaj aranĝoj – ne nur esperantistaj ! Kie ĝi jam okazis ? Kaj kiam ĝi ne okazis – kvankam planita ? Kiu estis la plej granda ? Tion kaj eĉ pli vi ekscios dum iu el la vesperaj prelegoj dum MES !
Kurso 3 - Paroliga-kleriga kurso pri ekologio - Manfred Westermayer
1980 mi komencis lerni Esperanton. Mi estas membro de la Verda Partio „Die Grünen“. La Interna Ideo de L. Zamenhof bone kongruis kun mia politika konvinko. Tradukis la „Paroladon de Tribestro Seattle“ (de 1860) pri la respondeco kontraŭ la natura medio.
Mi aliĝis al UEA, GEA kaj AIS. Mia unua UK estis 1982 en Antverpeno. Mia edzino (ŝi mortis 2020) nur iomete komprenis Esperanton ; tamen akompanis min al kongresoj de EEU en Verona kaj Oostende. Ni ofte havis eksterlandajn gastojn. 1985 dum UK en Augsburg renkontiĝis kun Billy Waldon (Seqvojah) el Usono, kiu pro politikaj kialoj estis kondamnita al mortpuno, ĉefe ĉar li informis internacie pri la malbona ŝtata konduto kontraŭ indiĝenoj. 1997 partoprenis la Eŭrop-Azian kongreson en Ekaterinburgo, de tio al Samarkand kaj proksime al la Aral-Maro ; kaj al Irano. Partoprenis aranĝojn en Baltio kaj plurajn UK-ojn en Eŭropo, ankaŭ en Pekino 2004 ; 2023 en Torino.
Mi studis kemion, kolektis kemiajn terminojn en Eo de diversaj fontoj kaj eldonis trilingvan terminaron. Mi interesiĝas pri naturprotekto ; kulturas en ĝardeno. Ek de 1992 mi estas sekretario de Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE, kiu informas Verdajn Partiojn pri Esperanto. Ek de 2006 ni subtenas evolu-helpajn projektojn ĉefe en Tanzanio, DR Kongo kaj Burundo. Nia retejo : verduloj.org
Priskribo de 6 temoj en la kleriga-paroliga kurso pri ekologio.
Mi prezentos diversajn temojn pri ekologio kaj klimato, kaj krome pri la bazaj problemoj kaj okazaĵoj kiuj gvidis al la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio. Mi lasos sufiĉe da tempo por diskutado. Mi kunportos koncizan priskribon pri ĉiu temo sur 1 paĝo kune kun terminaro.
- Klimata trovarmiĝo, ĉar tutmonde ĝi estas la plej urĝa temo : ĉu eblas montri la influon de homaj agadoj - kio eblas por redukti la varmiĝon al +1,5 °C ?
- Sekvas ekologiaj temoj kiuj parte rilatas al la klimata varmiĝo, kaj minacata biodiverseco :
- Marĉoj : naturaj kondiĉoj kaj rilato kun la klimato, historiaj homaj utiligoj kaj kion oni proponas por kunigi la bezonojn de la naturo kaj de la homaro.
- Maroj : homara uzado de la maroj, limigoj de la „senlima maro“ ! Interago de maro kun klimato ?
- Plastaĵoj en la akvaroj : la videblaj kaj la nevideblaj minacoj.
- Agrikulturo : herbejoj kaj biosfero, utilo kaj minaco de pesticidoj, la rilato inter humuso kaj klimato, de praarbaroj al agroforsto, ekzemploj de per-Esperanto-projektoj en Afriko.
- Milito kaj Klimato & Ekologio : ekzemple la milito de Putin kontraŭ Ukrainio : historiaj kaŭzoj ek de 1991, la rolo de la UN ; efiko al la monda klimato kaj ekologio. Kiel eblas fini tian militon inter gefrataj nacioj ? Mi esperas ke ĝi estos finita kiam ni kunvenas ???
En la sama rubriko:
- 2025-03-15/22 - Preparado por la Kapableco (FEI)
- 2025-03-19 : Ekskurso al Grimaud
- 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno - Listo de aliĝintoj
- 2024-06-23 - Marseille : examens de FEI
- 2024-06-23 - Marsejlo : FEI-ekzamenoj
- 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2024-03-09/16 - Elstaraj instruistoj ĉeestos en la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2021-11-27/28 : Staĝo en Le Beausset
- 2020-12-12 - Esperanto-Festo
- 2020-11-28 : Staĝo en Le Beausset > nuligita
- 2020-09 - Forumoj de asocioj