lasta ŝanĝo je la 21a julio 2020
tiu artikolo en la franca: 2020 - 06/20-09/20 : Festival Mondial de l’UEA
2020 - 07/08/09 : Monda Festivalo de UEA
Nuligo de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu devis okazi la unuan semajnon de aŭgusto en Montrealo, Kanado, produktis inversan respondon : okazas pli multa agado en la Esperanto-mondo ol iam antaŭe – kaj ĝi efektive rondiras la mondon.
Lanĉite la 20an de junio, trimonata virtuala Monda Festivalo de Esperanto ne nur inkluzivas tutan serion da aranĝoj ligitaj al Unuiĝintaj Nacioj, sed kunligas multajn aliajn aktivecojn de pluraj aliaj organizoj.
La esperantista instruista ligo ILEI okazigas sian unusemajnan jaran kongreson rete, tiel multigante la nombron de partoprenantoj longe preter la nombroj atenditaj por surloka konferenco.
La 76a Internacia Junulara Kongreso havas similajn atendojn – kaj pli kaj pli da organizoj kaptas la okazon de tiu tutmonda festivalo, kiu entenos prelegojn, diskutojn, artajn aranĝojn, koncertojn, kaj multajn aliajn okazojn por aŭdi kaj paroli Esperanton.
La Universala Kongreso de Esperanto tamen okazos kiel virtuala aranĝo de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto.
Pri estontaj aranĝoj vidu https://mondafest.net/programo/
En la sama rubriko:
- Esperanto en Var-Matin
- 26-a de julio : Tago de Esperanto, monda lingvo por dialogo kaj paco.
- La danĝera lingvo, de Ulrich Lins, en la franca.
- Claude Nourmont forlasis nin.
- EsKu - Esperanto-Kulturo - nia Jutuba kanalo
- 2021-02-21 - Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
- 2020-10-1/4 - KAEST : Reta Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
- 2020-07-26 : Esperanto-Tago
- Ĉio per komputilo kaj poŝtelefono
- Nova numero de «UNESKO-Kuriero»
- 2019-10-19 Provencanoj bone defendis la verdan standardon en internacia naturista naĝkonkurso
- Le Monde de l’espéranto
- 2019-03 - Forlasis nin Daniel Moirand (1941-2019)
- 2019 : Internacia Jaro de Indiĝenaj lingvoj
- Vinilkosmo estas endanĝerita
- 2019-05-26 - Eŭropaj balotoj
- Nova retejo : uea.facila
- Unesko-Kuriero kaj Tago de Homaj Rajtoj
- Journée Mondiale des Droits de l’Homme et Fête de Zamenhof
- Homrajta Tago kaj Zamenhof-Tago