[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno

lasta ŝanĝo je la 23a marto 2024

tiu artikolo en la franca: 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno

2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno

Espéranto-Provence organizos La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2025, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.

Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Interesaj ekskursoj
Varma Esperanto-etoso

Akcepto : sabaton la 15-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 22-an de marto je la 11:00 (tagmanĝo ne inkluzivita).

Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 kaj 18:00 - 19:00

Partopreno en kursoj - Elektu vian deziratan kurson :

  • Kurso 1 - komencparolantoj kaj komencintoj - Rodica TODOR (Rumanio)
  • Kurso 2 - paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo - Pawel
    FISCHER-KOTOWSKI
    (Pollando)
  • Kurso 3 - paroliga-kleriga kurso pri ekologio - Manfred WESTERMAYER (Germanio)

Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 95 € duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).

Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.

Vi jam povas aliĝi rete aŭ plenumante kaj sendante la paperan aliĝilon.

En la sama rubriko: