lasta ŝanĝo je la 30a novembro 2025
tiu artikolo en la franca: 2026-12-13/16 - Fête de Zamenhof
2025-12-13/16 - Zamenhofa festo
Du eventoj ĉi-jare por la Zamenhof-festo :
La klubo de Esperanto Saint-Raphaël proponas komunan manĝon sabate, la 13-an de decembro..
Renkontiĝo je la 11:30a matene ĉe la fundo de Zamenhof-strato (direkte al la haveno Santa Lucia), en la parkejo dekstre, iom pli antaŭen.
Post mallonga parolado kaj foto, ni iros al restoracio La Renaissance, kiu estas nur kelkajn metrojn for.
Menuoj :
Kamparana terino, aŭ haringofileoj / terpomoj en oleo, aŭ miksita salato
Trufa rizoto, aŭ ravioloj kun Espelette-kremo, aŭ bovaĵa stufaĵo kun terpomkaĉo
Ruĝbera Pannacotta, aŭ Krembloveto, aŭ Flosanta Insulo
RESTAURANT LA RENAISSANCE
121 BOULEVARD DU GENERAL DE GAULLE
SAINT RAPHAEL
Prezo : 25 eŭroj
Respondu al Christine : 04 89 99 87 48
aŭ al Monique :04 94 83 06 88
Antaŭ la 5-an de decembro
La Klubo dEsperanto-Marseille ankaŭ organizas la Zamenhofan feston :
La 16-an de decembro, ekde la 5-a horo posttagmeze, ni festos la Zamenhofan Feston ĉe la CIRA, samtempe kun la kutima klaso de Renée.
Ni parolos en kaj pri Esperanto, dividos kelkajn trinkaĵojn, kaj ĝuos amikan kunvenon en esperanta etoso.
Venu ĉiuj, venu al CIRA, 50 rue Consolat, 13001 Marseille
