[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2024-05-8/12 - Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

lasta ŝanĝo je la 1a majo 2024

tiu artikolo en la franca: 2024-05-8/12 - Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

2024-05-8/12 - Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Multaj membroj el nia Federacio palnas partopreni en la Eŭropa Esperanto-kongreso en Strasburgo de la 8-a ĝis la 12-a de Majo 2024.

Francio kaj Germanio jam kune organizis siajn jarajn kongresojn plurfoje, en 1969 jam en Strasburgo, poste en Kaiserslautern en 2010, kaj en Zweibrücken en 2018. En 2024 Francio ĉeforganizas la komunan eventon. Strasburgo estas hejmo de pluraj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tiu ĉi eŭropa amplekso pravigas tion, etendi la partopreneblon de la renkontiĝo al aliaj Esperanto-asocioj.

Pli da informoj ĉe kongreso2024.esperanto-france.org/ ?lang=eo

La kongreso estas kunorganizita de :

  • Espéranto France
  • Germana Esperanto-Asocio
  • Internacia Fervojista Esperanto-Federacio
  • Eperanto Belgio
  • Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj
  • Itala Esperanto Federacio
  • Svisa Esperanto-Societo
  • Universala Esperanto-Asocio

En la sama rubriko: