[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2018-02-24 / 03-03 - Mediteranea Esperanto-Semajno (MES)

lasta ŝanĝo je la 11a novembro 2017

tiu artikolo en la franca: 2018-02-24 / 03-03 - Semaine d’espéranto en Méditerranée

2018-02-24 / 03-03 - Mediteranea Esperanto-Semajno (MES)

Dum la Mediteranea Esperanto-Semajno (MES), ĉiu povas sekvi kursojn je ĉiu nivelo, en amika kaj familia etoso proksime de la Mediteranea marbordo.

La partoprenantoj povas ankaŭ ekskursi diversloken por ĝui la protektitan medion en Les Issambres (Var, Francio).
La restado en la Rezidejo Vacanciel «VAl d’Esquière» inkluzivas ĉiujn manĝojn, kaj spektakloj estas proponitaj vespere.

La kursojn prizorgis ĉijare :

nivelo 1 : Christine GRAISSAGUEL

nivelo 2A : Jarka MALA

nivelo 2B : Kristin TYTGAT

nivelo 3 : Nina PIETUCHOWSKA


Du partoprenintinoj sendis sian raporton pri la staĝo. Dankegon al ambaŭ !

Jen tiu, kiun verkis Roselyne Favier...

"Pri M.E S., kion mi povas skribi ?
La unua afero, kiu venas miamense, estas la malbonŝanco de la « nordaj » partoprenantoj kiuj, esperinte trovi sunon en tiu mediteranea regiono, estis mirigitaj pro pluvo, vento kaj eĉ neĝo, kiuj invitis sin dum la semajno.
Sed, eĉ se tiu situacio estis iomete escepta ankaŭ por mi, Provencano, tio ebligis al mi resti surloke kun aliaj gepartoprenantoj, ĉar promeni kaj turismi ne allogis min en tiaj malbonaj meteorologiaj kondiĉoj. Do, mi estis kontenta povi Esperante babili ; tio helpis min progresi, kaj ĝenerale tio estas unu el miaj ĉefaj kialoj partopreni en la staĝo.
Plie, la kurso en kiu mi ĉeestis, gvidita de Kristin, estis ĉiutage riĉiga.
Ĉiam, danke al la gvidantino kaj la intervenoj de la aliaj partoprenantoj, ni babilis kaj multon lernis pri diversaj temoj, kiel politiko, ekologio, familio, socio, tekniko, sed ne pri «pluvo kaj bela tempo» (tipe franca esprimo).
Vespere, pluraj interesaj kaj belegaj prelegoj estis proponitaj al ni : kun Nina (Rusino), ni promenis en Afriko meze de afrikaj bestoj, kaj poste en Islando, kie kompreble necesas esti pli vestita ol en Afriko !
La trian vesperon, la alia Nina (Polino), instruis nin pri la Eŭropa bizonoj.
Alian fojon, Kristin (el Belgio) kaj Nina (el Rusio) donis al ni siajn vidpunktojn pri la rusa vivo.
La antaŭlastan tagon, ankaŭ ĉijare Jean-François Cousineau, nelacigebla vojaĝanto, promenigis nin en Sumatro tra mirindaj pejzaĝoj.
Dum la lasta adiaŭa vespero, ni ridis spektante skeĉojn kaj miris aŭskultante ĥoruson gvidatan de Bernard Bigonnet, post nur kvintaga trejnado !
Dankon al ili, sen forgesi Christine Graissaguel, Monique kaj Pierre Prezioso, ties filinoj Marité kaj Josiane, kiuj muzike dancigis nin, kaj ĉiuj aliaj bonvolemuloj.
Nun, la suno probable revenis en «Les Issambres», sed la geesperantistoj foriris...
Tamen, iliaj koroj estas fortigitaj pro ĉies afableco, ĉu ne ?"

...kaj alia sendita de Martine Demouy, kun la ĉi-suba fotografaĵo pri la ekskurso al Menton :

"Fine de februaro, ni ĉeestis la nun famkonatan « Mediteranea Esperanto-Semajno ». Se vi aŭdas ‘mediteranea’, vi tuj pensas pri suno kaj maro ! Certe la maro estis, sed tute turmentita de la ŝtormo. Kaj la sunon anstataŭis pluvo, vento kaj NEĜO ! Nekredeble !
Tamen ni havis tre agrablan semajnon kun kvar diversaj kursoj, kiel kutime. Mankis la ‘altnivela kurso’, vera prelego, al kiu ni dum pluraj jaroj alkutimiĝis, sed ni povis alimaniere cerbumi kaj interŝanĝi, ĉar ni ofte laboris en etaj grupoj, en kiuj ni ankaŭ multe ridis. Kaj tio estas tre bona por la sano, ĉu ne ?
Posttagmeze ni ne povis fari longajn promenadojn, sed ĉi-jare eblis aliĝi al koruso, kaj kelkaj el ni elektis kanti, anstataŭ promeni tra vento, pluvo, neĝo aŭ ŝtormo. Kaj tiuj bone elektis, ĉar ili havis grandan aplaŭdon vendrede vespere dum la staĝfina festeto.
Tre memorinda estas la ekskurso al Menton por admiri la belajn skulptaĵojn el oranĝoj kaj citronoj, sed ĉi-jare, sub la neĝo. Ne multaj povas fieri pri tio ! Sed ni, jes !
Sabate, ĉiuj adiaŭis la aliajn, kelkfoje plurfoje, ĉar disiĝi ne estas facila afero, precipe kiam oni devas forlasi tian agrablan etoson, kia ĝi estis en MES 2018.
Dankon al la organizintoj kaj ĝis MES 2019 !"

En la sama rubriko: