[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > Prezentado de Esperanto al lernantoj de la departemento Hautes-Alpes

lasta ŝanĝo je la 7a marto 2018

tiu artikolo en la franca: Présentation de l’espéranto à des élèves des Hautes-Alpes

Prezentado de Esperanto al lernantoj de la departemento Hautes-Alpes

- Bazlernejo Mi-chaussée de Briançon

La 17an de oktobro 2017, Esperanto estis prezentita al du klasoj CM2 de la bazlernejo Mi-Chaussée en Briançon.
Helpe de kolegino, la instruistino, Élodie Hollard, kiu zorgas pri kvindeko da lernantoj, instruis la lingvobazojn al parto de siaj lernantoj per ludo afable pruntedonita de Marie-Sylvie Julian, el Grenoble, dum Monique Arnaud, el la Esperanto-klubo de Gap, prezentis la lingvon per lumbildaro al la cetero de la lernantoj.
Kaj inverse poste.

- Supera hotellernejo de Gap

Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21an de februaro, Monique Arnaud prezentis Esperanton al 30 lernantoj de la unuanivela klaso.
La prezentado tiel plaĉis al la instruistino, ke ŝi proponis al Monique reveni la 12an de aprilo. La lernejestrino intencas venigi ĵurnaliston kaj mem partopreni en la evento.

La 14an de aprilo denove okazis prezentado de nia lingvo en la sama lernejo.
La loka ĵurnalo «Le Dauphiné Libéré» aperigis prian artikolon en sia eldono de dimanĉo la 15a.

- Mezlernejo de Saint-Bonnet en Champsaur

La 22an kaj 23an de februaro, Monique Arnaud renkontiĝis kun lernantoj de du klasoj (1a kaj 2a niveloj).
Ĉar oni jam informis ilin pri la lingvo, ili iom praktikis pri vortfarado.
Plia interveno okazos la 13an kaj 16an de marto kun du aliaj klasoj.

En la sama rubriko: