lasta ŝanĝo je la 7a julio 2025
tiu artikolo en la franca: 2025-11-22/23 - Stage à La Garde (83)
2025-11-22/23 - Staĝo en La Garde (83)
Espéranto-Provence organizas sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.
Tiu staĝo estos bona oportuneco interrenkonti kaj sekvi kursojn en amika Esperanta etoso. Ni proponas 3-nivelajn kursojn :
1-a nivelo : Renée Triolle
2-a nivelo : Jean-Pierre Cavelan
3-a nivelo : Pascal Vilain
Renée Triolle estas franca esperantistino. Esperantigita fare de Honoré Bourdelon, ŝi estis la unua sekretarino kaj poste prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo, oficinta inter la jaroj 1969 kaj 1973. Poste ŝi aktivis en Unuiĝo Franca por Esperanto, kaj inter la jaroj 1983 kaj 2004 estis komitatano A kaj komitatano C de UEA nome de la franca organizaĵo. En la Estraro de UEA 1995-1998 ŝi membris kiel vicprezidanto. Dum pluraj jaroj ŝi krome aparte aktivis en Eŭropa Esperanto-Unio.
Jean-Pierre Cavelan biografio :
La 12-an de marto1943, en Brélidy, regiono Bretonio de Francio, Fernanda naskis min. Petro, mia paĉjo, estis la instruisto de la vilaĝeto. Li lernigis la francan al infanoj parolantaj nur bretone.
Ek de mia junaĝo mi desegnis kaj pentris, ricevante konsilojn de panjo tre kompetenta pri artoj. Sed por memstariĝi, mi laboris en la domkonstruado kaj mia profesia desegnado ekestis teknika.
1973 → sekve al mia patra Petro kaj frata Mikaelo, mi lernis Esperanto-n.
Poste mi perfektigis mian praktikon per staĝoj. Mia edzino kaj mia panjo ankaŭ esperantiĝis. Oni diru, ke mia patro tute esperantigis nian familion.
1979 → Mi iĝis pentristo. Samtempe mi instruis la zamenhofan lingvon kaj prezidis la esperantistan grupon de Nico (Nice en la franca).
Pascal Vilain estas esperantisto kiu xxx
La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia parko Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto.
La aliĝilo estas sendota al membroj de nia federacio kaj ankaŭ disponeblas ĉi tie :
En la sama rubriko:
- 2025-07-26/08-02 - Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio
- 2026-03-14/21 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2026-03-14/21 - Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2025-03-15/22 - Preparado por la Kapableco (FEI)
- 2025-03-19 : Ekskurso al Grimaud
- 2025-03-15/22 - Mediteranea Esperanto-Semajno - Listo de aliĝintoj
- 2025-03-15/22 - Elstaraj instruistoj prelegos dum la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2024-06-23 - Marseille : examens de FEI
- 2024-06-23 - Marsejlo : FEI-ekzamenoj
- 2024-03-09/16 - Elstaraj instruistoj ĉeestos en la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2021-11-27/28 : Staĝo en Le Beausset
- 2020-12-12 - Esperanto-Festo
- 2020-11-28 : Staĝo en Le Beausset > nuligita
- 2020-09 - Forumoj de asocioj