lasta ŝanĝo je la 24a julio 2023
tiu artikolo en la franca: 2024-03-09/16 - Mediteranea Esperanto-Semajno
2024-03-09/16 - Mediteranea Esperanto-Semajno
Espéranto-Provence organizas La Mediteranean Esperanto-Semajnon, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.
Printempu anticipe !
Bongusta manĝaĵo
3-nivelaj kursoj
Komforta staĝejo
Agrabla vetero
Alloga regiono
Elstaraj instruistoj
Interesaj ekskursoj
Varma Esperanto-etoso
Akcepto : sabaton la 9-an de marto je la 16:00 - Fermo : sabaton la 16-an de marto je la 12:00 (tagmanĝo ne inkluzivita).
Kurs-horaroj : 9:00 - 12:00 kaj 18:00 - 19:00
Partopreno en kursoj (3-nivelaj) - Elektu vian deziratan kurson :
- nivelo 1 (komencparolantoj) : Rodica TODOR (Rumanio)
- nivelo 2 (progresantoj) : Szilva SZABOLCS (Pollando)
- nivelo 3 (fluparolantoj) : Mireille GROSJEAN (Svisio)
Sugestoj por la liberaj posttagmezoj : bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 95 € duontage), vizitado de Fréjus, Saint- Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.
Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).
Distraj vesperoj : Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... plus la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.
Vi jam povas aliĝi al la evento
- Rete ĉi tie (aliĝo kaj pago)
- Printante kaj sendante la paperan aliĝilon kun via pago
En la sama rubriko:
- 2024-03-09/16 - Elstaraj instruistoj ĉeestos en la Mediteranea Esperanto-Semajno
- 2023-10-21 - Correns (Var) - Inaŭguro de Esperanto-arbo
- 2023-12-09/10 - Staĝo en La Garde (83)
- 2021-11-27/28 : Staĝo en Le Beausset
- 2020-12-12 - Esperanto-Festo
- 2020-11-28 : Staĝo en Le Beausset > nuligita
- 2020-09 - Forumoj de asocioj