lasta ŝanĝo je la 19a februaro 2023
tiu artikolo en la franca: 2023-05-06/08 - Congrès interassociatif de l’espéranto en France
2023-05-06/08 - Interasocia kongreso 2023
En la programo estos konferencoj, koncertoj, vizitoj en Liono (piede aŭ bicikle), Esperanto-kursoj kaj ekzamenoj, komitatkunsidoj kaj membro-kunveno de Esperanto-France. Pluraj aperitivoj kaj komunaj manĝoj estos proponitaj.
Vi povos plilongigi vian restadon per « postkongresa » tago en Saint-Étienne la 9-an de majo.
Ĉefa kongresejo
Maison des Italiens
82 Rue du Dauphiné
69003 Lyon
Ĉiuj detaloj kaj la aliĝilo troveblas sur la retejo de Esperanto France.