[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2023-02-04/05 - Staĝo en La Garde (83)

lasta ŝanĝo je la 21a novembro 2022

tiu artikolo en la franca: 2023-02-04/05 - Stage à La Garde (83)

2023-02-04/05 - Staĝo en La Garde (83)

Ĉi tiun jaron, la staĝo bonvenigos du elstarajn eminentulojn pri Esperanta instruado : Katalin Kovats, fondintino de la retejo https://edukado.net/ kaj Sylvain Lelarge, prizorganto de la retejo edukado.net. Tiu staĝo estos organizita en formo de laborgrupoj gviditaj de Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge. Ĝi ne inkluzivos kursojn por komencantoj.

La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia parko Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto. Ĉiuj detaloj estas ĉi tie.

Bonvolu rapide aliĝi kaj certe antaŭ la limdato : la 18-a de januaro 2023, uzante la ĉi-suban aliĝilon.

En la sama rubriko: