[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2022-02/26-03/05 - Mediteranea Esperanto-Semajno (MES)

lasta ŝanĝo je la 30a januaro 2022

tiu artikolo en la franca: 2022-02/26-03/05 - Semaine d’espéranto en Méditerranée

2022-02/26-03/05 - Mediteranea Esperanto-Semajno (MES)

Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono ? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj ! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... Dum la Mediteranea Esperanto-Semajno (MES), ĉiu povis sekvi kursojn je ĉiu nivelo, en amika kaj familia etoso proksime de la Mediteranea marbordo.

Kursoj okazos ĉiumatene :

  • 1-a nivelo - Vera komencanto - Christine Graissaguel
  • 2-a nivelo - Komenc-parolanto -
  • 3-a nivelo - Progres-parolanto -
  • 4-a nivelo - Diskuto/analizo -

Liberaj posttagmezoj por : bankuracado en proksima marakva banejo (800m), vizitado de Fréjus (klostro), Saint-Raphaël (muzeo), Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede), ktp.

La restado en la Rezidejo Vacanciel « Val d’Esquière » inkluzivas ĉiujn manĝojn, kaj spektakloj estas proponitaj vespere.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur montetaro.

Distraj vesperoj far la hotelo, Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj... Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, ludojn, ktp.

Informoj kaj aliĝoj :

  • Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio - prezmoni@hotmail.com - tel. +33 (0)4 94 83 06 88
  • Christine Graissaguel, Les Iles d’Or-A, 59 rue du Progrès, FR 83600 Fréjus - kris_grai@hotmail.fr - tel. +33(0)4 94 95 66 18

La aliĝilo estas ĉi tie :

 
 
 

ĜENERALAJ INFORMOJ

Alveno : De la stacidomo St Raphaël : aŭ per buso n° 7601 al Saint-Tropez ĝis haltejo Le Val d’Esquière Les Issambres, aŭ per taksio.

Akcepto : sabaton la 26an de Februaro - 15:00 - Fermo : sabaton la 5an de Marto - 14:00 (post la tagmanĝo).

Kurs-horaroj : 9:00-12:00 kaj 18:00-19:00

En la sama rubriko: