[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2020-09-19 - FEI-ekzamenoj

lasta ŝanĝo je la 20a julio 2020

2020-09-19 - FEI-ekzamenoj

Pro la sankrizo, Espéranto-Provence devis prokrasti la junian ekzamensesion.

La nova elektita dato estas sabato la 19a de septembro.

La ekzamenoj okazos en «Maison des Frères», 16 rue d’Estienne d’Orves, 83330 Le Beausset.

Du niveloj estas proponitaj :

Atesto pri Lernado
Skriba parto (1 horo) : diktaĵo ; legado kaj demandoj pri malgranda teksto, gramatikaj ekzercoj
Parola parto (20 minutoj) : laŭtvoĉa legado de teksto, demandoj pri la teksto (gramatiko kaj senco) ; komento de bildo,

Atesto pri Supera Lernado
Dutempa skriba parto : gramatika kontrolo (1 horo) - plurresponda demandaro aŭ trua ekzerco : oni devas obteni 35 / 50 poentojn por trafi la skriban parton,
Skriba parto (2 horoj) : rezumo de aŭdigita teksto, legado de teksto kaj demandoj, redakcio de ĉ. 300 vortoj pri elektita temo,
Parola parto (20 minutoj) : simplaj demandoj pri Esperanto, ĝiaj movado kaj kulturo, komento de bildo, interŝanĝo kun la jurio pri desegnita temo.

La ekzamenoj estas senpagaj por membroj de Espéranto-Provence.

Droits d’examen (por ne membroj de Espéranto-Provence)

1a nivelo : 10 eŭroj
2a nivelo : 20 eŭroj (gramatiko 8 eŭroj + skriba parto 12 eŭroj)

Programo :

8a45 : aliĝo,
9a - 10a : skriba parto por la 1a nivelo - gramatiko por la 2a nivelo,
10a - 12a : skriba parto por la 2a nivelo.
parola parto je la fina de la mateno kaj posttagmeze.

Bonvolu kunporti piknikon.

Aliĝu ĉe Renée TRIOLLE, triolle.renee@wanadoo.frRetour ligne automatique
aŭ Bello Bauco, 694 chemin de la Civade Verde, 13600 La Ciotat.

Se vi volas trapasi ambaŭ ekzamenojn samtage, bonvolu sciigi tion.

En la sama rubriko: