[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2019-02-16 - La Ciotat - Prelego pri Kroatio

lasta ŝanĝo je la 9a januaro 2019

tiu artikolo en la franca: 2019-02-16 - La Ciotat - Conférence sur la Croatie

2019-02-16 - La Ciotat - Prelego pri Kroatio

Vizito de kroato de la 14a ĝis la 17a de februaro.
Invitita de Espéranto-France turnei tra Francio ekde la 14a de januaro, Alan Neven Kovačić prezentos diversajn temojn.
Li restis en La Ciotat kaj prelegis la 16an en Grand Portique je la 18.30 pri «Kroatio, hieraŭ kaj hodiaŭ».
Efektive tiu malgranda lando (dekonon de Francio), kun 4.500.000 enloĝantoj, travivis ŝanĝojn dum la lastaj jaroj. Post dissplitiĝo de Jugoslavio, ekestis civila milito, kiun emocie priskribis Spomenka Štimec en sia libro «Kroata milita noktlibro», eld. Proesperanto 1993. Ĝi iĝis sendependa kaj eniris Eŭropan Union en 2013. Ĝi estas turisme tre alloga pro la kulturhistoriaj heredaĵoj (pluraj urboj apartenas al la Monda Heredaĵo) kaj riĉa naturo (naciaj parkoj kaj Adriatika marbordo).

Ni proponis al vi komunan piknikon sabate tagmeze antaŭ la prelego.

pliaj informoj ĉe triolle.renee (ĉe) wanadoo (punkto) fr

En la sama rubriko: