[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2018-05-18/21 - Trilanda kongreso : Francio, Germanio kaj Luksemburgio

lasta ŝanĝo je la 1a aprilo 2018

tiu artikolo en la franca: 2018-05-18/21 - Congrès franco-allemand-luxembourgeois d’espéranto 2018

2018-05-18/21 - Trilanda kongreso : Francio, Germanio kaj Luksemburgio

La landaj Esperanto-asocioj de Francio, Germanio kaj Luksemburgio decidis organizi komunan kongreson en 2018, de la 18a ĝis la 21a de majo en Dupontoj (Zweibrücken) en Germanio, proksime de la franca kaj luksemburga limoj. La temo de la kongreso estos „Esperanto – tutmonde ligita“.

La kongreso enhavos prelegojn pri multaj temoj, la ĝeneralajn kunvenojn de la diversaj asocioj, distrajn vesperojn kun teatraĵo, muziko kaj diversaj prezentoj, kaj aliajn aktivaĵojn.

Pli da informoj kaj aliĝilo haveblas sur la retejoj de Esperanto France kaj de Germana Esperanta Asocio.

En la sama rubriko: