[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Okazintaĵoj > 2018-02-06 - Enmanigo de diplomoj en Espéranto Marseille

lasta ŝanĝo je la 17a februaro 2018

tiu artikolo en la franca: 2018-02-06 - Remise des diplômes à Espéranto Marseille

2018-02-06 - Enmanigo de diplomoj en Espéranto Marseille

La 6an de februaro estis disdonitaj la diplomoj de Franca Esperanto-Instituto al Rosie kaj Marc, kiuj, kiel Victor, trapasis kaj sukcesis la duagradan ekzamenon.

Bela okazo memorigi la laboron de la klubo :

  • Varbado por grupa kotizo (al Marseille, Provenco kaj Espéranto-France) ;
  • Distribuo de la revuo «Le Monde de l’Espéranto» al la fakultatoj kaj kelkaj mezgradaj kaj superaj lernejoj ;
  • Registrado de la dialogoj de la noveldonita Metodo 11 kun la voĉoj de Thierry kaj Flavie ;
  • Partopreno kaj premiigo en la internacia filmkonkurso «Teo kaj Amo» kun filmeto de Chantal kaj Florent ;
  • Monata kunveno en Equitable café por lingva vespero, kiu ebligas kontaktojn ĉefe kun junuloj ;
  • Nedeviga kurso al lernejanoj de la 6a klaso en mezgrada lernejo.


En la sama rubriko: