[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Esperanto en Provenco > Alain Rémy, prezidanto de Esperanto-Provence, forpasis

lasta ŝanĝo je la 15a aŭgusto 2024

tiu artikolo en la franca: Alain Rémy, président d’Espéranto-Provence, est décédé

Alain Rémy, prezidanto de Esperanto-Provence, forpasis

Ni havas la doloron devi anonci la morton de Alain Rémy, prezidanto de Esperanto-Provence, okazinta dum trafika akcidento, la 31-an de julio 2024 en Bielsko Biała, Pollando.

Alain, same kiel la antaŭaj someroj, planis turneon en Eŭropo sur kuŝanta biciklo, kio devus ebligi lin rerenkonti siajn tre multajn amikojn ĉie survoje.

Alain Rémy, 75-jaraĝa, iama lerneja direktoro en La Ciotat, pasia pri vojaĝoj tra la mondo sur sia kuŝanta biciklo, estis membro de la grupo Esperanto-Hyères kaj fariĝis prezidanto de la Federacio Esperanto-Provence. Nia federacio sendas siajn plej sincerajn kondolencojn al lia familio kaj multaj amikoj.

La entombiĝo de Alain okazos la 20-an de aŭgusto 2024 je 14:15 en La Balme-de-Sillingy, Haute Savoie.

Esperanto-la Ciotat organizas omaĝon al Alain,, la 19-an de septembro 2024 de la 18-a ĝis la 20-a en la Templo, place Guibert, La Ciotat. Ĉiuj povos diri kelkajn vortojn, aŭ anekdotojn, pri Alain, por honori lian memoron. Kondolenca kajero estos havebla.

Alain Rémy estis konata de multaj esperantistoj tra la mondo, ĉar li
vizitis ilin okaze de biciklvojjaĝoj. Ĉiuj estis ŝokitaj de lia
akcidenta morto la 30-an de julio en Pollando, kiun li per kuŝbiciklo
traveturis cele al vizito al malnovaj amikoj.

Esperanto-La Ciotat, la urbo, kie li estas daŭre konata de kolegoj,
sindikatistoj kaj aliaj ĉar li estis lernejestro, organizas vesperon
ĵaŭde la 19-an de septembro 2024. Vi povas kontribue sendi viajn mesaĝojn per aŭdvida sistemo al fred@gilles.ovh ĝis la 16-a de septembro. Frédéric
kompilos viajn kontribuojn per powerpoint kaj ni diskonigos ilin.

Ne hezitu plusendi tiun mesaĝon. Anticipajn dankojn.

Artikoloj estis dediĉitaj al ĉi tiu malĝoja evento en :

  • La Marseillaise
  • L’Est Républicain
  • Bielski Drogi

En la sama rubriko: