[ ../IMG

Espéranto-Provence

Hejmpaĝo > Antaj kaj ontaj okazaĵoj > 2026-11-7/8 - Staĝo en La Garde (83)

lasta ŝanĝo je la 2a majo 2026

tiu artikolo en la franca: 2026-11-7/8 - Stage à La Garde (83)

2026-11-7/8 - Staĝo en La Garde (83)

Espéranto-Provence organizos sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.

Tiu staĝo estis bona oportuneco interrenkonti kaj sekvi kursojn en amika Esperanta etoso. Ni proponis 3-nivelajn kursojn :
1-a nivelo : Renée Triolle
2-a nivelo : Patrick Lagrange
3-a nivelo : Jean-Pierre Cavelan

Renée Triolle estas franca esperantistino, emerita instruisto de la rusa. Esperantigita fare de Honoré Bourdelon, ŝi estis la unua sekretariino kaj poste prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo, oficinta inter la jaroj 1969 kaj 1973. Poste ŝi aktivis en Unuiĝo Franca por Esperanto, kaj inter la jaroj 1983 kaj 2004 estis komitatano A kaj komitatano C de UEA nome de la franca organizaĵo. En la Estraro de UEA 1995-1998 ŝi membris kiel vicprezidanto. Dum pluraj jaroj ŝi krome aparte aktivis en Eŭropa Esperanto-Unio.

Patrick Lagrange biografio baldaŭ aperos ĉi tie.

Jean-Pierre Cavelan biografio :
La 12-an de marto1943, en Brélidy, regiono Bretonio de Francio, Fernanda naskis min. Petro, mia paĉjo, estis la instruisto de la vilaĝeto. Li lernigis la francan al infanoj parolantaj nur bretone.
Ek de mia junaĝo mi desegnis kaj pentris, ricevante konsilojn de panjo tre kompetenta pri artoj. Sed por memstariĝi, mi laboris en la domkonstruado kaj mia profesia desegnado ekestis teknika.
1973 → sekve al mia patra Petro kaj frata Mikaelo, mi lernis Esperanto-n.
Poste mi perfektigis mian praktikon per staĝoj. Mia edzino kaj mia panjo ankaŭ esperantiĝis. Oni diru, ke mia patro tute esperantigis nian familion.
1979 → Mi iĝis pentristo. Samtempe mi instruis la zamenhofan lingvon kaj prezidis la esperantistan grupon de Nico (Nice en la franca).

La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia rezervejo Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto.

Kiel atingi ĝin ?
Se vi venos trajne al la stacidomo de Tulono :

  • Sabate, buso 23 aŭ 6 ĝis haltejo Ste Geneviève
  • Dimanĉe, nur buso 6 funkcias de la haltejo Ste Geneviève > ĝis haltejo Liberté apud la Tulona stacidomo
    Se vi venos aŭtomobile : sekvu la konsilojn de via preferata GPS (Gvidado Per Satelito) aŭ uzu fideblan mapon paperan.

programo
sabate :

  • ekde la 9a : akcepto, kafo
  • 10a-12a : kursoj
  • 12a30 : tagmanĝo
  • 15a-19a : kursoj
  • 19a30 : vespermanĝo
  • 20a30 : distraj kaj/aŭ klerigaj programeroj

dimanĉe :

  • 9a-12a : kursoj
  • 12a30 : tagmanĝo

manĝoj
preparitaj de kuiristo de la restadejo, vegetara opcio antaŭmendebla

tranoktado :
du aŭ trilitaj dormoĉambroj, kun banĉambro kaj necesejo. Littukoj surloke –
kunportu nur vian tualettukon. (Hejmbestoj ne akceptitaj.)

tarifo
aliĝkotizo + ĉiuj manĝoj + tranoktado :
150 € antaŭ la 30.09.2026
170 € post la 01.10.2026
(+ 40 € se vi deziras individuan ĉambron)

La aliĝilo estas sendota al membroj de nia federacio kaj ankaŭ disponeblas ĉi tie :

En la sama rubriko: