Kampara semajno kun lingva praktikado en Bouresse

Kampara semajno kun lingva praktikado

Ni invitas al restado en trankvila kamparo kun multaj ebloj pri ekskursoj en la naturo kaj al kulturaj objektoj. Kaj dume partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj povos plibonigi sian regadon de Esperanto.

Kiam? Baldaŭ! Aŭgusto 28a – Septembro 1a

Eblas partatempa restado

Kiu gvidos?

Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio. Sed tio ne timigu vin! Ni simple proponas esperantan medion, kaj helpos pri praktikado de la lingvo en mojosa feria etoso.

Venu kaj ĝuu! Bonvenon en Kvinpetalo!

Claude Nourmont

KVINPETALO Esperanto-Centro, http://www.kvinpetalo.org/

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE

Retadreso: informoj@kvinpetalo.org

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

Vous aimerez aussi...