Botanika staĝo 2017

Venez découvrir la variété de la nature autour de Poitiers et augmenter le nombre d’articles sur Wiki en espéranto !

Karaj,

La esperanta kulturcentro Kvinpetalo denove proponas al vi malkovron de la varia kaj bela naturo en kaj apud Bouresse, en Puatuo (je trideko da kilometroj de Poitiers), Francio. La staĝo okazos ĉi-foje fine de la printempo, de la 12a ĝis la 16a de junio. Erare aperis aliaj datoj en la invito al Ĝenerala Kunveno de SYM.

Ni invitas vin promeni tra naturo kaj Vikipedio sub gvido de Alain Favre, elstara fakulo pri fungoj.

Tiu staĝo havos du aspektojn :

Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.

Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.

Ne timu, se vi ne sentas vin spertulo: vi spertiĝos en tiu staĝo.

KVINPETALO Esperanto-Centro

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE

Retadreso: informoj@kvinpetalo.org

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

GRAVE: Se vi aliĝas minimume unu monaton antaŭe, vi ĝuos specialan rabaton. Profitu ĝin: por la staĝo « Promeni tra naturo kaj Vikipedio » restas ankoraŭ kelkaj tagoj (ĝis 11a de majo) por ĝui tiun rabaton.

Bonvenon en Kvinpetalo!

Claude Nourmont

Vous aimerez aussi...